Prologue MAK IJK1 IJK2 Ekskursoj Moskvo Peterburgo
Le tour de Russie 2004
la riketejo
© 2004 Éric Languillat

Peterburgo estas belega urbo. Tie mi restis dum 6 tagoj kaj 5 noktoj. Ni kune gxuis la vidindajxojn kaj la noktan vivon. La noktoj estis fakte tre helaj ("vera nokto" nur dauxris kelkaj horoj), kaj per helpo de biero kaj vodko ni kelkfoje ne plu certis cxu estas la komenco aux la fino de la nokto...
Jen kelkaj fotoj...









Ankaux ni ekskursis en Peterhof...



Kaj per helpo de tia pilko oni sin sentas pli legera...


Ne cxiuj venis al Peterhof. Por denove renkonti la aliajn, ni ne uzis kadukan manieron kiel ekzemple konsenti pri rendevuo. Kiel en Moskvo, ni simple sendis dudek SMS-jn kaj ricevis dek kvar, tiel ni kapablis retrovi almenaux la duonon de la grupo. Vivu posxtelefonoj! hi hi!
Ah jes, kaj kompreneble ni ankaux pasigis iom da tempo simple starante sur stratoj...

 

 

 

 

Kiel diras mia amiko Rasmus, malfacilas timi pri tiu policano...

Kiel cxiam, mi ankaux interesigxas pri la "malbela flanko" de la urbo...

La konstruajxoj en la centro estas cxiuj tre belaj ekstrere, sed la impreso sxangxigxas kiam oni eniras...
Same, kiam oni veturas iom malcentren de la urbo, oni ne plu rekonas Peterburgon...

Unu nokto ni finis la festumadon sur tegmento. Estis bonege!!



Eble mia plej sxatata foto...

Finfine ni lastfoje festumadis...

Kaj pli malpli cxiuj foriris. Mi restis ankoraux du tagojn kaj fine buse veturis al Helsinki, de kie mi aviadile revenis al germanio...

Mi dankas unue cxiujn rusanojn kiuj ebligis tiun bonegan vojagxon, kaj ankaux cxiujn kun kiuj mi pasigis iom da tempo, dum antauxkongreso, IJK, postkongreso en Moskvo, postpostkongreso en Peterburgo... homoj, mi sxatus postkongresumi la tutan jaron !!
Mi adiauxas per tiu filmeto, kaj esperas vidi vin denove baldaux.

Back to the main site