Prologue MAK IJK1 IJK2 Ekskursoj Moskvo Peterburgo
Le tour de Russie 2004
la riketejo
© 2004 Éric Languillat

IJK estis bone organizita.
Al mi ekzemple tre placxis la horaro de la mangxado. Mi povis ellitigxi je la 2a posttagmeze, kaj tamen tagmangxi. Iuj plendetis pri la nombro de dusxoj, sed mi ne spertis problemon, mi cxiam povis dusxi sen longe atendi, kaj per varma akvo (malkiel en la hotelo en Moskvo!).
Pri la ejo: for de cxio. Tio signifas ke dum unu semajno ni estis en nia malgranda (sed simpatia) mondo, sen scii kio okazas ekstere - kaj sen ke la ekstero sciu kio okazas cxe ni... (bieroj en fontano, sencxesa festo, tutnokta sauxno, inter aliaj...). "For de cxio" ankaux signifas "naturo". Kaj tie, naturo signifas fi-kuloj ! Ili ankaux bone mangxis. Iu diris al mi "sxajnas ke la kuloj pli sxatas virinojn", sed al mi sxajnis ke ili pli sxatas eksterlandanojn. Cxiukaze, kiel mi auxdis oni povus uzi la novan sloganon "June kaj kule"...

Amuza - kaj iom stranga - afero estas ke cxiam estis gardistoj kaj armeanoj, kies utileco malklaras al mi. Krom je la unua tago, kiam ili preparis veran armean mangxajxon por ke ni gxin gustumu. Al mi multe placxis la ideo. Nur la ideo...


Pri la ekskursoj okazintaj dum la IJK mi ne parolos en tiu sekcio, kie nur temas pri la IJKejo.
Nun kelkaj fotoj...


Ene de la komuna fotado...

Malfrue...

Speciala lekciono de la rusa lingvo por mi. Harasxo!!

Kaj nun, Lenin kaj mi prezentas unuan filmon pri IJK. Bonan spektadon.
Kaj ek al sekvonta sekcio!