PRI

NOVAĴOJ

ELŜUTEBLAĴOJ

DISSENDOLISTO & KONTAKTOJ

FOTOJ

LIGOJ

PLI!

Éric Languillat Eric Languillat initials dc inicialoj dc initialsdc inicialojdc

12-09-2008
Mi ĵus remiksis novan pecon de the pipettes.
A
ŭskultu: the shoe that fits - initials dc RMX

02-07-2008
*** initials dc en Kopenhago ***
Sabaton 12 Julio @ Børnekulturstedet (Lyrskovsgade 4)

03-04-2008
Venontan lundon, koncerto de initials dc!
Lundo 07.04 @ Ausstellungshalle Goethe Universität, Sophienstraße 1-3. Malfermiĝo je la 8a

17-03-2008
Estas nova kanzono por vi en la limigita zono: superdreamer.

22-01-2008
Estas tri pliaj videoj spekteblaj en la "elŝuteblaĵoj". Ankaŭ la bonusan paĝon "pli!" mi aktualigis per altkvalitaj videoj, novaj kantoj, ktp, kaj ĝi nun estas atingebla nur de aliĝintoj al la dissendolisto. Nova (E-a) kanto tie hodiaŭ...

17-12-2007
Jen kristnaska kanto por vi: la chanson de noël
Kaj sube la kristnaska karto kiu akompanas ĝin. Ĝis baldaŭ, en 2008!

20-09-2007
Estas recenzo de OK kaj 16 en la germana muzika magazino intro. Legu ĝin tie.

20-08-2007
initials dc koncertos sabaton la 25an de Aŭgusto ĉe FESTO en Montoire-sur-le-loir!!

16-08-2007
La tekstoj de "OK" disponeblas tie! Aŭ musklaku mian kapon en la elŝuteblaĵoj.
Bonan kunkantadon!

14-08-2007
Hodiaŭ eldonitaj: OK estas ruĝa kaj ok centimetra, 16 estas blua kaj... ok centimetra. Ambaŭ aĉeteblas por € 3,50 ĉe la miss king records shop. Ambaŭ ankaŭ elŝuteblas por € 0,00
Nu... tio estas finfine farita... nun mi eble povos ekverki veran muzikon...
Oh jes, kaj la tri unuaj aĉetantoj ricevos surprizon...

03-08-2007
OK kaj 16 aperos la 14an de Aŭgusto.

25-07-2007
Dum la miksado de aperontaj OK/16, mi faris paŭzon kaj miksis "Push the button", kiu do nun finfine elŝuteblas el kie-vi-scias-a sekcio.

18-07-2007
initials dc ankoraŭ ne troveblis ĉe youtube. Nun jes ja. Vidu la sekcion "elŝuteblaĵoj".

11-07-2007
Se vi emas aŭdi min kantantan en la hispana, vizitu platini45 kaj aŭskultu la laste enretigitan mp3.
Ankaŭ raportinda: mi finfine estas turnadanta butonojn kaj ludadanta per softvarajn mastrigilojn, celante konverti iujn 'betajn versiojn' en tiujn du 8cm etaĵojn. Pli bladaŭ.

15-06-2007
La 20a koncerto de initials dc okazos en la Kunstsilo en Saarbrücken la 22an de junio. Vidu detalojn tie.

24-05-2007
La koncerto morgaŭ okazos en la iama "Video Wolter" en Trier, Zuckerbergstr. 23. Pli pri la eventoj tie.

11-05-2007
Laurent enretigis dek ses bildojn de la koncerto en la clubkeller. Mi fieras rimarkante ke ili aspektigas min preskaŭ artisteca.

25-04-2007
Du koncertoj venontmonate:
08/05/07 @ clubkeller, Frankfurt
25/05/07 @ ie en Trier (mi ĝisdatigos), kadre de tio.

02-03-2007
Homo plendis ke li per iTunes ne kapablis konverti mian unuan albumon "popcorn for Diane". Mi do mem provis kaj sukcesis... la rezulton do enmetis mi en la elŝuteblaĵojn.

10-01-2007
Dank' al la kurso de esperanto, vi kaj viaj amikoj finfine povas lerni ne nur la germanan, sed ankaŭ la bonan lingvon...

09-01-2007
Per George Michael deziras mi feliĉan novan jaron al ĉiuj, kaj mi sendas la plej bonajn ondojn al la fanklubo!

29-12-2006
Kvankam tio ne estas en la anoncita programo, mi koncertos ĉi-nokte @ IS !!

06-12-2006
mi estis intervjuita en Sarajevo, kaj tio nun aŭskulteblas en la 11a elsendo de varsovia vento, kie mi fuŝe diras la nomon de la paĝaro...

28-11-2006
venonta koncerto: 9a de Decembro ĉe la cantina en Frankfurt', okaze de la nova popupshop evento.

24-11-2006
nova mp3 elŝutebla, kaj dulingvigo de la retejo. "Malnovaj novaĵoj" pro tio nur estas en la angla paĝo.