La Granda Aventuro

 

01. LI REVENAS

Li iris trovi novajn florojn kiel pikabel’
Neniam vi forgesis tiun guston de miel’
Sed dume la malgranda planto iĝis rozjuvel’
Ĉu pretas li nun por surpriza forta amduel’?

Ne atentas li plu
Kaj ekmetos vi nun
En lian koron dornon
Ne atendis vi plu
Sed revenas li nun
Estos granda ŝtormo

 

02. NOKTA STIRADO

Manoj en ledaj gantoj
Sur tremanta ligna stiril’
Nur ekzistas la bitum’
Por aŭtovojamanto
Sub piedo akcelil’
Estas je sia maksimum’
Nur valoras la vojaĝ’
Kiam grandas la malsaĝ’

En sportaŭto je komforto de motora melodi’
Mi nur vivas por la danĝer’
En sportaŭto mia sorto certe jam atendas min
Kaj mi ĝuas la efemeran noktan stiradon

Kiel maŝina ĝem’
Kun odoro de benzin’
Laŭtas mekanika zum’
Moviĝas ĝis esktrem’
La rapidomezuril’
Kaj pli altiĝas la volum’
Nur valoras la vojaĝ’
Kiam grandas la malsaĝ’

En sportaŭto je komforto de motora melodi’
Mi nur vivas por la danĝer’
En sportaŭto mia sorto certe jam atendas min
Mi nur vivas por la danĝer’

En sportaŭto je komforto de motora melodi’
Mi nur vivas por la danĝer’
En sportaŭto ĝis la morto ekdecidos tuŝi min
Mi ja ĝuas la efemeran noktan stiradon

 

03. LAS VEGAS

Granda kazin’ botelo de ĝin’
Ĉi-nokte eble mi troigis...
En limuzin’ kun nova edzin’
Nu fakte mi ne plu tre viglis
Kaj ĉu vere mi ĉe la vetaŭtomat’
Perdis pli ol plena salajro de monat’?
Oni ŝajne frenezegiĝas tute
En Lasvegas’!

Dum la maten’ memoras apenaŭ mi
Pri mia malprudento
Sed kap’ sur kusen’ mi aŭdas sen ĝeno
Ŝin rakonti la eventojn
Kaj ĉu vere mi en la granda monludej’
Proponis ke ni loĝu en komuna hejm’?
Oni ŝajne vere kuraĝas forte
En Nevado pro romantik’!

Eta flirt’ en granda urbo de malvirt’
Fariĝis amofenomen’
Kaj mi volas resti kun ŝi en nordamerik’
Ne forgesos plu mi
Lumigitajn avenuojn kaj la ĝojon
Ĉiu vojo ekde nun firme gvidos min
Al Lasvegas’

Granda kazin’
En Lasvegas’ ĉio eblas en Lasvegas’!
Nova edzin’
En Lasvegas’ ĉio eblas en Lasvegas’!
Kaj mi nun vere ĝojas pro la perspektiv’
Havi ŝin kiel grava part’ de mia viv’
Ĉiu revo tuj realiĝas ŝajne
En tiu varma ŝtat’ sen komplik’

Eta flirt’ en granda urbo de malvirt’
Fariĝis amofenomen’
Kaj mi volas resti kun ŝi en nordamerik’
Ne forgesos plu mi
Lumigitajn avenuojn kaj la ĝojon
Ĉiu vojo ekde nun gvidos min al vi
Oh Lasvegas’...

 

04. MISTERA PARO

Kiel forta maro
Kun pura ĉiel
La mistera paro
Kiel blua rev

Esteban kaj Natalia
Ne bezonas amikaron
Sufiĉas unu al la alia
Loĝas for sen najbaro
Tamen unufoje per semajn’
Venas el sia montar’
Tiam ili promenas kun flamo en rigard’

Ili vizitadas urbon nian
Nur pro la diskovendej’
Sed tie sentas sin kiel en ia dua hejm’

Kiel forta maro
Kun pura ĉiel
La mistera paro
Kiel blua rev

Esteban estas genia
Memoras ĉion sen eraro
Multe pli belas Natalia
Ol virin’ sur kalendaro
Sed por ili nun plej gravas ja
Amo al la muzik’ fajna
Tial ili promenas kun flamo en rigard’

Ili vizitadas urbon nian
Nur pro la diskovendej’
Sed tie sentas sin kiel en sia hejm’
Ili vizitadas urbon nian
Nur pro la diskovendej’
Sed tie sentas sin kiel en ia dua hejm’

Kiel forta maro
Kun pura ĉiel
La mistera paro
Kiel blua rev

 

05. DANK' AL KATE

Ĉar tiom bonas tiu kanto
Mi finfine scias
Kion mi skribu en retmesaĝ’
De Kate Bush estas mi ŝatanto
Mi feliĉas ade aŭskulti ŝin
En via facebook-paĝ’

Kaj eble eble
Plifortiĝos ja tiu ond’ de simpati’
Kaj fariĝos ni kune eta amika rond’
Aŭ pli…

Perdiĝas mi en la kontemplo
De kultura mond’
Tiel filtrita en la profil’
De junulin’ de modernaj tempoj
Hipnotiĝas mi je la mirakla retamikil’

Kaj eble eble
Reciprokiĝos ja tiu ond’ de simpati’
Kaj fariĝos ni kune eta amika rond’
Aŭ pli…

Aŭ pli aŭ pli aŭ pli eĉ pli kaj pli…
Ĉar al mi ĉiam kaŭzas vidi vin
Rideton sur vizaĝ’
Jen kion volis diri mi
En la mesaĝ
La retmesaĝ…
La retmesaĝ…
Fin’ de mesaĝ'

 

06. FELISEDO DE NOKTO

Felisedo de nokto
Via volo pli fortas ol la mia
Felisedo de nokto
Je via fel’ havas mi malalergion
Felisedo de nokto
Vi estas mia feliĉo kaj katen’
Felisedo de nokto
Mi vin denove sekvos ĝis maten’

Neniu sciu pri frenezaj noktaj aventuroj
Restu kaŝita la peket’
Neniu komprenemas tiun specon de plezuro
Tio restos inter ni velura sekret’

Felisedo de nokto
Se mi viglas vi scias la kialon
Felisedo de nokto
Eĉ se apenaŭ estas vi reala
Felisedo de nokto
Por vi neniam estas mi tro laca
Felisedo de nokto
Mia sola drog’ mia vivkompas’

Neniu sciu pri frenezaj noktaj aventuroj
Restu kaŝita la peket’
Neniu komprenemas tiun specon de plezuro
Tio restos inter ni velura sekret’
Velura sekret’… Velura sekret’…

 

07. TEMPOMAŜINO

Lasis mi tute laŭvole
Zorgojn ĉe landlima kontrolo
For de domo for de Rom’ for de vi
Vortoj vundis min kiel pistolo
Kaj nur povis trovi mi konsolon
For de domo for de Rom’ for de vi

Sed subite eklaŭtas eta tempomaŝin’
Kaj pro tiu son’ estas kiel Rom’ kun vi
Kie ajn mi troviĝas ĉiam ĝi trafas min
Kaj kun tiu son’ venas la fantom’ de vi

La skotero bruas
Preter mi veturas
En tempotruon falas mi
Tiam iĝas nun
Kaj itala sun
Ŝajne tuj brilas super mi

Mi perdiĝas sen min senti stulta
Mi ĝuadas la vivon malkune
For de domo for de Rom’ for de vi
Mi vojaĝas ripozas multe
Ne bezonas plu vekiĝi frue
For de domo for de Rom’ for de vi

Sed subite eklaŭtas eta tempomaŝin’
Kaj pro tiu son’ estas kiel Rom’ kun vi
Kie ajn mi troviĝas ĉiam ĝi trafas min
Kaj kun tiu son’ venas la fantom’ de vi

La skotero bruas
Preter mi veturas
En tempotruon falas mi
Tiam iĝas nun
Kaj itala sun
Ŝajne tuj brilas super mi

Mi provas forgesi
Mi volas forgesi

Sed subite eklaŭtas eta tempomaŝin’
Kaj pro tiu son’ estas kiel Rom’ kun vi
Kie ajn mi troviĝas ĉiam ĝi trafas min
Kaj kun tiu son’ venas la fantom’ de vi

 

08. LA VIVO NIGRABLANKA

En la vivo nigrablanka, la malnova film’
Mankis jam nek la volupto nek la stil’
En ĝi regis senzorgeco dolĉa
Vento de liber’
Sed mankis vi

En la vivo nigrablanka
Diskoj de vinil’ ĉiam turniĝadis sur la diskludil’
Sed ne freneziĝis mi pri voĉo trema en l’aer’
Ĉar mankis vi

Nun mi ĉiutage kore dankas
Koloroj estas mil
Ekbuntiĝis viv’ de majo ĝis april’
Sed ne endas la kolordiboĉo
Sufiĉas la vespero apud vi

Nova vivo nigrablanka kaj tutnova film’
Ĉiun nokton en duonlum’ vidi vin

 

09. PERFEKTA FERIO

Sen ŝton’ sur la plaĝ’
Sen pluv’ dum vojaĝ’
Estus ĉio perfekta
Sen kul’ en arbar’
Meduz’ en la mar’
Estus ĉio perfekta

Longa vic’ en staci’
Ĉiam kaŭzo de eta ĝen’
Kaj ĉio pri kiu diras mi
Viv’ pli dolĉus sen!
Sed la bela feri’
Ne nur plenas je mia plend’
Kun mil kaj unu okazoj
Ridi pri mi mem

Oh ĉiam restas ja difekto
Nenio estas ja perfekta
Sed eĉ se havus mi elekton
Ne estus ŝanĝ’

Sen nub’ en pejzaĝ’
Sen vund’ sub bandaĝ’
Estus ĉio perfekta
Sen ŝvit’ en harar’
Kun map’ sen erar’
Estus ĉio perfekta

Muzikaĉ’ en radi’
Ĉiam kaŭzo por eta ĝem’
Kaj ĉio pri kiu diras mi
Viv’ pli dolĉus sen!
Sed belegas feri’
Sur la vojo kaj sub’ la tend’
Kun mil kaj unu okazoj ridi pri ni mem

Ĉar ĉiam restas ja difekto
Nenio estas ja perfekta
Sed eĉ se havus mi elekton
Ne estus ŝanĝ’

 

10. ĜIS LA PLUV'

Sub la alta acer’
Apud varma river’
Ni sidas plu
Ĝis la fin de somer’
Ĝis la lasta bier’
Ĝis granda pluv’

Antaŭ ni ekdancos lumoj de urb’
Ĝis el ni restos nur kontur’
La babil’ iĝos eta murmur’
Kiam fine falos la pluv’

Kaj kuros Eva, kuros mi
Forkuros Martin, kuros vi
Sopiras mi jam nun
Ferian vivon kune
Sed baldaŭ sen ceremoni’
Disiĝos ni
Esperas mi ke ŝanco kaj fortun’
Nin atendas kun aŭtun’
Kaj la granda pluv’


hejmo / home novaĵoj / news muzik video koncertoj / live kontakto - listo / contact - mail list elŝutaĵoj / downloads tekstoj / lyrics bonus... facebook myspace twitter youtube ipernity blogger