OK

 

01. kurso de esperanto

Kurso de esperanto kun ekzemploj konkretaj
Struktur', prononc', ne restos sekretaj
Gramatikon tre logikan mi nun instruos
Aŭdante, ripetante, vi ne enuos
Eksilentu, estu pretaj por la komenc'
Atentu pri la rapida kadenc'
Open your book page 23...
... and repeat after "mi"

I go, you go... ni iras
I say you say... ni diras
I see, you see... ni vidas
I laugh, you laugh... ni ridas!

Kurso de esperanto kun ekzemploj facilaj
Sufiksoj fariĝos amikoj utilaj
Kaj nun sufiĉas la teori'
Ni daŭrigu, kaj lernu pli

I do, you do... ni faras
I stand, you stand... ni staras
I know, you know... ni scias
I shout, you shout... ni krias

Paŭzo!
kaj nun... restudo!
I go, you go... ni iras
I say you say... ni diras

I shout, you shout... ni krias
I know, you know... ni scias
I see, you see... ni vidas
I laugh, you laugh... ni ridas!

Aĉeti - forĵeti - peti - meti
Decidi - fidi - sidi - dividi
Konsoli - kontroli - paroli - voli
Ami - proklami - reklami - programi
Peni - ĉagreni - kompreni - promeni
Bezoni - doni - pardoni - proponi
Ludi - studi - saluti - komputi
Fali - instali - batali - inhali...

 

02. George Michael

Mi sidis en nokta klub'
Drinkis bieran oceanon...
Mi proksimiĝis sen dub'
Kaj de ŝi prenis la manon

Afero nia bone survojis
Ŝia ridet' multe diris...
Sed amikar' ŝia ne ĝojis
Ĉiuj de la klub' foriris...
Portis ili ŝin for de mi
... kaj portis ili ŝin for de mi...

Oh knabin', vi estas ja trezoro
Kredu min, vi restos en memor'
Oh knabin', belega freŝa floro
Kredu min, vi restos en memor'

Kaj la DĴ ekludis George Michael kanzonon
En kiu li kantas ke li neniam plu dancos denove
Kaj do mi same konkludis
Kaj kelnerin' diris "ĉu nun eble viskio?"
Kaj mi respondis "kion George pensus pri tio?"
"... bone... por vi unu, kaj por mi du!"

La nokto-fin', mi ĝin pasigis sole
Ĉar la kelnerin', ŝi kritikis min malmole
Pensis ke por mi George Michael estas idolo
Nur restis min alkoholo...
Kaj pro tiu stulta nokt' verkindis la kanzon'

 

03. ordonas ni

Ĉi nokte ni festumos
Nian junecon ni konsumos
Ĉion ni rajtos uzi
Neniel eblos tion rifuzi

Amuziĝu!
Ordonas ni ke vi feliĉu
Minuton ne malŝparu
Etoson bonan ni preparu

Pli vigle, pli laŭte! Ni faras kontrolon!
Morgaŭ vi laŭde memoros frivolon!

 

04. TTY

Jen nia ambici': ne resti ordinaraj
Jen nia fantazi': ni estu popularaj
Jen dolĉa melodi', kaj ni sincere promesas
Kun aŭ sen ovaci', ni neniam ĉesos

Matene, vespere, kaj la tutan nokton!

se via kapo doloras, ne pensu pri abstin'
nur amuziĝo valoras, kaj vivu l'aspirin'!

Ne gravas kion ni diras
Nur gravas kion vi aŭdas
Ne gravas ĉu vi admiras
Nur gravas ĉu vi aplaŭdas!

 

05. hejmen

Hejmen iru mi
Mi ja sufiĉe vidis, diris, kaj vagadis
Hejmen iru mi
Mi eĉ ne ŝatis kiel mi ĝis nun nomadis
Oh ĉi-nokte, mi eble...
... vin vidos denove...
...ĉu ŝanĝita aŭ ne...
... ĉu mi por vi fariĝis nur malnova ide'?

Hejmen iru mi
Mi ne sufiĉe ridis, miris, kaj paradis
Hejmen iru mi
Ĉar la mondo pri nenio min persvadis
Oh ĉi-nokte, mi eble...
... vin vidos denove...
...ĉu ŝanĝita aŭ ne...
... ĉu mi por vi fariĝis nur malnova ide'?

Ĉi-nokte videblos la vizaĝon
Aŭ ĉu estos nur miraĝon...
... de la fluanta temp'?
Oh ju pli proksimiĝas revido
Mi des pli timas pri mia timido

hejmo / home novaĵoj / news muzik video koncertoj / live kontakto - listo / contact - mail list elŝutaĵoj / downloads tekstoj / lyrics bonus... facebook myspace twitter youtube ipernity blogger